Bonvenon ĉe mia blog!

20051218

Ĉu multe da tempo sen ŝanĝoj? Pardonu min

Salutojn, kaj jes...

ĉefe estis tio, kion mi volis esprimi per ĉi tiu dua 'aldonaĵo' al mia blog. Kaj mi nun, kompreneble klarigos la kialon... aŭ intencos klarigi ĝin. Kiel vi certe jam suspektas, mi forgesis pri ĉi tiu 'blog', aŭ, pli bone dirite... mi preskaŭ forgesis. Kial preskaŭ? Nu, ĉar mi memoris pri ĝi, tamen mi tute ne ĝisdatigis ĝin (Kiel vi povas vidi).

Do, egan dankon por vi, karaj respondintoj, kiuj partoprenis ĉe ĉi tiu 'fantoma (ĉu oni diras tion tiel?) blog'. Certe, vi esperis alian deveniĝon de mia esperanta blog. Kiel mi jam diris, dankon kaj pardonon.

Nun mi demandas, ĉu iu ajn ĉi tie havas kritikojn, admonojn, ideojn aŭ proponojn por mi? He! Tiu frazo memorigas min pri kanto el 'Persone' kiu nomas 'Liza pentras bildojn' ... ĉu vi konas ĝin? Haha.

Nu... ĝis!