Bonvenon ĉe mia blog!

20051218

Ĉu multe da tempo sen ŝanĝoj? Pardonu min

Salutojn, kaj jes...

ĉefe estis tio, kion mi volis esprimi per ĉi tiu dua 'aldonaĵo' al mia blog. Kaj mi nun, kompreneble klarigos la kialon... aŭ intencos klarigi ĝin. Kiel vi certe jam suspektas, mi forgesis pri ĉi tiu 'blog', aŭ, pli bone dirite... mi preskaŭ forgesis. Kial preskaŭ? Nu, ĉar mi memoris pri ĝi, tamen mi tute ne ĝisdatigis ĝin (Kiel vi povas vidi).

Do, egan dankon por vi, karaj respondintoj, kiuj partoprenis ĉe ĉi tiu 'fantoma (ĉu oni diras tion tiel?) blog'. Certe, vi esperis alian deveniĝon de mia esperanta blog. Kiel mi jam diris, dankon kaj pardonon.

Nun mi demandas, ĉu iu ajn ĉi tie havas kritikojn, admonojn, ideojn aŭ proponojn por mi? He! Tiu frazo memorigas min pri kanto el 'Persone' kiu nomas 'Liza pentras bildojn' ... ĉu vi konas ĝin? Haha.

Nu... ĝis!

20050104

Reguloj de la blog, bonvolu legi antaŭ publiki ion ajn.

Bonvenon. Vi nun troviĝas ĉe esperanta blog. Mi estas aturuxo, la kreinto kaj administristo. Mi dankas al vi, vian atenton kaj intereson, ni sekure retamikos se vi volas aliĝi kaj partopreni. Nur por eviti konfuzadoj aŭ etaj problemoj, mi nun interkonstentos kelkajn regulojn, kiujn la uzantoj devas sekvi:

1. Ĉi tiu blog estas fakte, esperanta blog. La ununura lingvo kiu permesiĝas estas Esperanto. Se vi ne bonparolas aŭ bonkomprenas ĝin, vi ne zorgu... ni povos interhelpi kaj interplibonigi, ĉar la tuta esperantistaro bezonas plibonigadon senĉese.

2. Kvankam la temoj por diskuti estas tute liberaj, mi ne permesos nelaŭleĝajn aferojn.

Mi eble aldonos plu... sed mi pensas, ke oni ne bezonas tro... ĉar libereco estas ja grava :)